Guido Guinizzelli

Guido Guinizzelli
Persona informo
Guido Guinizelli
Naskiĝo 1-an de januaro 1230 (1230-01-01)
en Bolonjo
Morto 1-an de januaro 1276 (1276-01-01) (46-jaraĝa)
en Monselice
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guido GUINIZZELLI1230 – ĉ 1276) estis itala poeto de la 13-a jarcento apartenanta al la movado nomita Il Dolce Stil Nuovo kune kun Guido Cavalcanti, Lapo Gianni, Gianni Alfani, Dino Frescobaldi kaj Cino Da Pistoia.

Oni havas tre malampleksan scion pri lia vivo. Li naskiĝis en Bolonjo kaj estis juristo. Li estis ekzilita pro la malvenko de la gibelinoj.

Lia poezio estas ege abstrakta kaj metafizika koncerne al la priskribo de la ama doktrino. Li pritraktas komplekse la fenomenologion de amo. Danto en la Purgatorio nomas lin patro mia kaj atribuas pleje al Guinizzelli la ecojn de la tuta skolo: dolĉo, ĝentilo kaj leĝero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy